| 6:55p |
La noto pri la 22a KS kaj La 1a IETF(2) PRI LA KONGRESECO DE KS: Estas bedaurinde,ke en cxi tiu KS mankas japana esperantisto!Iu korea samideano,kiu cxeestis la 21an KS okazintan en Japanio pasintjare,sciigis min,ke en tiu KS Cxina esperantisto mankas!Rimarkinte tiun fenomenon,dum la diskutado ni tusxis tiun problemon.S-ro Cxielismo donis la bonan proponon,nome,sxangxu la titolon(nomon) de KS,do ne nur inter tri landoj,kaj ni povos membrigi la alilandajn Junularajn E-Asociojn,Nomigu la kongreson ekzemple la junulara komuna seminario de Nordorienta Azio,ecx la azia,tiele,se iu ajn el iu lando ne cxestos,ne gravas!La kongreseco estas ne malgxusta.Tion mi konsentas. PRI LA SEMINARIECO DE KS: Lau mia scio,KS okazis jam trifojojn en mia lando.Mi partoprenis dufoje:Tian Jing-a(17-a?) kaj cxifoja.Tamen al mi la impreso pri seminarieco de la kongreso estas ne tiel evidenta.Jes ja,junuloj emas amuzi kaj ludi,ke la organizanto donas suficxe da amuzajxoj dum KS estas bona.Sed,seminario estas seminario,oni(partoprenantoj) endas diskuti pri la Esperantaj problemoj,precipe la junulara EM,cux ne?Kvankam nia terglobo malgrandigxas,kvankam ni pli ofte renkontigxas ol antaue,tamen la junulo-esperantistoj el kelkaj landoj ankau malfacile kaj ne suficxofte renkontigxas,tial ni devu kapti la sxancon dum la KS,kaj disvolvi la problemojn de junulara Esperanto-movado.Amuzi estas bezonate,labori ankau! |