Home
Esplorado de la vivgxojo en Esperantujo
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Sunday, August 31st, 2003

    Time Event
    9:04p
    La noto pri la 22a KS kaj La 1a IETF(3)
    Iu samideano demandis min per retposxto pri mia historio de Esperanto,tiutempe mi ekvekigxis,kaj mi subite havis la senton,ke mi estas ne tiel fama en Esperantujo!Jes ja,mi faris grandan eraron!Kiam mia amiko Celumio registris por mi cxitiun taglibron,mi neniam iom detale prezentis min mem al miaj legantoj,kaj mi tiam nur imagis,ke mi estas bone konata de cxiuj en nia esperantujo!Fieracxa kaj stulta kaj audaca kaj ke kiu mi estas,tiun mi mem jam ne scias,estas mi!Cxu nur mi estas tia en nia esperantujo?
    Tute ne!Dum la KS mi renkontis multajn tiajn esperantistojn kiel mi.Ili de tempo al tempo sciigis al la aliaj ke li estas suficxe fama en Esperantujo kaj konas multajn esperantajn amikojn,ecx ekster Esperantujo!Li povos fari ion,per kio li (kredigi la audantojn,kiuj ankau) povos gajnos monon diversmaniere kaj ricevi respekton de aliaj. Cxu la malsano estas nur en nia kampo de Esperanto?Eble ne,kaj sendube ne.Tamen Esperanto bezonas lojaran adepton,kaj precipe honestan,cxu ne?Se en nia ujo nur estas tiaj homoj,kiuj ne diligente lernas nian lingvon,al kiu kontribuos nenion,kaj nur revas el nia kara lingvo Esperanto profiti ion,cxu presperos nia afero?Miaopinie,nuna Esperanto ankorau bezonas sindonecon!Tion nia genia mastro Zamenhof komence jam profetis kaj avertis min!
    Mia historio de Esperanto:
    En la jaro 1983 mi trovis la Esperantan libron en iu librovendejo kaj acxetis kaj lernis mem.En la jaro 1985 mi unue renkontis esperantistojn kaj entreprenis nian movadon,de tiam mi neniam forlasis nian lingvon,kvankam mi iam elvenis el la movado.Sed,mi ne kabeigxis!
    Kial?Mi respondas al mi mem,la kialo eble estas unika,ke mi komprenas la internan ideon de Esperantismon,kaj volontas kontribui al la idealo.
    Kial mi diris eble?
    Cxar,nune ankau kusxas en mi la alia kauzo,ke per Esperanto mi ricevis la neeldireblan gxuon,kiun antau jaroj mi ricevis,tiun senton mi nun gxuas,kaj mi kredas,ke mi gxuos plu gxis................,do,mi neniam forlasos nian karan lingvon!
    Mia retnomo estas Karilo,Mi nomigis min per tiu nomo esti en du signifoj,el ili unu estas,ke Esperanto ja estas kara ilo(Karilo) por komunikado inter terglobaj nacioj,la alia? Mi ne diros!
    Ha,mi konfesas,ke mi ja estas kasxema!Pardonon mi petas!

    << Previous Day 2003/08/31
    [Calendar]
    Next Day >>

My Website   About LiveJournal.com