Home
Esplorado de la vivgxojo en Esperantujo
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Thursday, August 19th, 2004

    Time Event
    8:28p
    Mi legis la libron,en kiu estas la frazoj,mi notas jene:
    "Ricxo ne estas cxio,ordeca vivmaniero ankaux ne estas cxio.Cxio estas tio,kiam iu,sen apudesto,ankoraux akompanas vin per sia rigardo kaj parolas per muziko,komprenata nur al vi sola-per lingvo de okuloj."
    8:44p
    Mi prezentas la versajxon de Rusia samideano s-ro Mikaelo Gisxpling:
    DISIGxO

    Trans la maroj - bluaj,bluaj,
    Trans riveroj - fluaj,fluaj,
    Trans ebenoj kaj montar'
    Vi nun vivas - tiel fore!
    Sed dezirus mi tutkore,
    Ke mi estu trans la mar'

    Kaj mi flugas - songxe,songxe,
    Kaj mi falas maren plongxe,
    Kaj mi dronas en profund'...
    La flugiloj estas stumpaj,
    La piedoj estas plumpaj - .
    Tiras min la nigra fund'

    Kaj mi strebas nagxe,kure
    Al la lumo... Kaj terure
    Batas,batas mia kor'...
    Cxu post cxiuj vojoj dornaj,
    Horoj songxaj kaj sendormaj
    Venos la revida hor'?

    << Previous Day 2004/08/19
    [Calendar]
    Next Day >>

My Website   About LiveJournal.com