Karilo_cxinio ([info]karilo) wrote,
@ 2004-08-19 20:44:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Mi prezentas la versajxon de Rusia samideano s-ro Mikaelo Gisxpling:
DISIGxO

Trans la maroj - bluaj,bluaj,
Trans riveroj - fluaj,fluaj,
Trans ebenoj kaj montar'
Vi nun vivas - tiel fore!
Sed dezirus mi tutkore,
Ke mi estu trans la mar'

Kaj mi flugas - songxe,songxe,
Kaj mi falas maren plongxe,
Kaj mi dronas en profund'...
La flugiloj estas stumpaj,
La piedoj estas plumpaj - .
Tiras min la nigra fund'

Kaj mi strebas nagxe,kure
Al la lumo... Kaj terure
Batas,batas mia kor'...
Cxu post cxiuj vojoj dornaj,
Horoj songxaj kaj sendormaj
Venos la revida hor'?


(Post a new comment)

alia
(Anonymous)
2006-07-19 04:17 pm UTC (link)
Jen mia preferata poemo de Mikaelo Gisxpling:

Kanto pri Donkiĥotoj - Mikaelo GIŜPLING 4/1993

Don Quijote de la Mancha,
Inĝenia la hidalgo...
Sur la longa voj' disbranĉa
Vin minacas kruc' kaj galgo.
Sed kun vervo kaj fiero
Luktas vi, rajdant' naiva --
Dum vi vagas sur la tero
Konscienco estas viva

Glitas ombroj sub la luna bril'
Kaj klakklakas hufoj resonante...
For de la senhonta kamaril'!
Trotu plu, fidela Rocinante!

Jam longega estas la distanc'
Ĝis la iam forlasita hejmo...
Ĉe la mano pendas akra lanc'
Sur la kap' radias kupra helmo.

Ne zorgante pri filistra dec'
Tra sennombraj urboj kaj anguloj
Rajdis vi, adeptoj de justec'.
Sindonemaj trampoj kaj stranguloj.

Kiel nigraj monstroj el delir'
Muelejoj staras ĉe vojrando...
Levu lancon, brava kavalir'
Kaj galopu al la aĉa bando!

La grandeco ne konfuzis vin --
Al kolos' vi ĵetis vian ganton,
Sed vi mem pereis sub ruin',
Se vi nur faligis la giganton.

Vi batalis kontraŭ hida drak'
Kaj defiis sangavidan ogron,
Sed ne sentis antaŭ la atak'
Singardemon kaj hontindan sobron.

La mensogo sur la tuta ter'
Plektas sian reton aranean,
Sed vi amis lumon de la ver'
Certe pli ol vian Dulcinean.

Se viktimoj ploras pro ofend',
Se perforto premas kaj molestas,
Dum komuna timo kaj silent'
Sole vi indignas kaj protestas.

Kia granda estas la abund'
Da servilaj sklavoj kaj kanajloj!
Kaj doloras la malnova vund',
Kaj la mokoj vipas kiel hajloj...

Tre ŝanĝiĝis nia vasta mond',
Sed ĝis nun, fidelaj al la votoj,
Kiel volontuloj al la front',
Ĉiam venas novaj donkiĥotoj.

Malaperis la fabela hord'
De la monstroj el la temp' obskura,
Sed aperas iu nova fort',
Ĉiam pli danĝera kaj terura.

Pretaj al batal' kaj polemik'
Vojas vi tra jaroj kaj tra mejloj...
Glavon sor! Jen nova malamik' --
Kaj ĉi-foje jam ne muelejoj!

Don Quijote de la Mancha,
La hidalgo inĝenia,
Kun la glavo ambaŭtranĉa
Rajdas en jarcento nia.
Rajdu plu, por ke ekzistu
Kontraŭstaro kaj opono,
Por ke ĉiam ni rezistu
Al malico kaj malbono

(Reply to this)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…