Karilo_cxinio ([info]karilo) wrote,
@ 2004-08-25 11:37:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Felicxo
Kio estas feliĉo?Kia estas la propra feliĉo?
Se la cirkaŭuloj de vi estas senfeliĉaj,ĉu vi povus feliĉiĝus?
Ĉu oni povas samtempe feliĉadi,aŭ devas esti,ke unu estas feliĉanta,dum la alia amaranta?

Ni penu plifeliĉigi la alian, do ni konsideru la alian!


(Post a new comment)

la felicxo
(Anonymous)
2004-08-27 07:35 am UTC (link)
Mi skribas el Venezuelo. Tio estas temo tre subjektiva, se vi legas iom pri la verko de Arthur Schopenhauer, vi findos vidpunkton tre konvinkantan.

(Reply to this)(Thread)

Re: la felicxo
(Anonymous)
2006-07-20 07:59 pm UTC (link)
Interesa artiklo en la germana trovigxas cxi tie:La feliĉo troviĝas maltranse de la morto
de Prof. Dr. Vallabhbhai J. Patel


http://www.bfg-bayern.de/ethik/Grund-Hauptschule/patel_zu_ethik_und_glueck.htm
Rimarkoj:
La greka filozofo Aristotelo ((384-323) deklaris jam, ke la feliĉo dependas da la bonaj homaj agadoj. Tio estas do nenio nova.
Miaopinie la pensoj de Prof. Patel estas tamen konsiderindaj por kvar kialoj.
1. Li atentigas per multaj ekzemploj la amplekson kaj gravecon de la feliĉo-problemo. Ke la homoj ne konscias, ke en ĉiu momento ili faras decidon,serĉante agrablan senton kaj evitante ian malagrablan:
2. La strebo al la feliĉo – en ĉiuj vivaĵoj – estas do la pŭsforto de la evoluo.
3. La aŭtoro kritikas Kant-on por ne ekspliki, en kio konsistas la devo, kiel oni povas scii kiel oni devas agi? Ĉu la Kant-a “devo” ne havas celon? Ĉu la efiko de ĝia plenumado ne estas ankaŭ feliĉo ĉe nuna aŭ posta individuo aŭ socio?
4. Rimarkinda estas krome la mencio de la ekesto de la moralo en la evoluo jam ĉe la prahomo.
Sen mencii tion, li tuŝas la t.n. reciprokan altruismon. “Altruismo kiel bone komprenita egoismo”

Kritiko:
La bazo de ĉiuj, kiuj proklamas feliĉon estas la utilitarismo de John Stuart Mill, kaj Hutchinson: “La plej granda feliĉo por la plejmulto”
Bedaŭrinde
1. la aŭtoro Prof. Patel transsaltas tro rapide la problemon de la ne homokaŭzitaj malbonoj en la mondo – naturkatastrofoj, tertremoj, inundoj, vulkanerupcioj, teruraj malsanoj, epidemioj ktp. t.e la problemo “Theodizee” (la kristana apologio pri la malbonoj en la mondo)
2. la sufero en la tuta evoluo inter cxiuj estajoj laŭ la principo manĝi kaj esti manĝata.
3. Ne kompreneblas lia eldiro, kial la solvo por la demando pri la vivsenco konsistu en fari la ĝustan demandon al problemoj.

Tre interesa estas la libro “Glück, was ist das” – de Wolf Schneider – ISBN 3 499 173921 (rororo 1981)
Interalie li skribas en sia resumo: „Ne nur feliĉo kaj virto identas, sed ankaŭ la feliĉo de la individuo kaj la ŝtato – diras Aristotelo (Politika VII,2). Rousseau malkovris la tutvolon, la „volonté générale“: la ĝeneralan volon de komunumo, kiu unuflanke estas pli ol la sumo de la individua volo, kaj aliflanke mirakle akordas kun la volo kaj la interesoj de ĉiuj diotimaj ŝtatanoj. La ĝenerala volo ĉiam pravas kaj ĉiam strebas al la ĝenerala bonfarto. Tiu estis fikcio, kiun avide adoptis Kant, Hegel kaj la fruaj socialistoj, kaj kiu ebenigis la vojon al la marksismo: Ĉar pro tio ke neniu povas diri, kiel ekestas la ĝenerala volo, kiel ĝi manifestiĝas kaj kiu rajtas interpreti ĝin, ĉiu filozofo kaj profeto povas pretendi esti ties legitima interpreto kaj plenumanto kaj puni la malamikojn de la volonté générale. Tiukaze eĉ la plimulto povas esti kulpigita falsigi la „volonté général“-on – ĝi estas ja ĉiukaze por la Marksismo-Leninismo „ne aritmetika sed politika“ nocio, kiu ne esprimas sin en nombroj sed pere de revolucia aktiveco.“ – „Ni estas do antaŭ la alternativo: Aŭ la komunumo estas ĉio, la individuo nenio (Rousseau, Marx) – aŭ la individuo estas ĉio kaj la komunumo nenio (Epikuro, Max Stirner). ...sed inter alternativoj estas ĉiam mezavojo, skribis Henry Fielding: Ĝi trovigas en Anglio: Hutcheson:
[Error: Irreparable invalid markup ('<la [...] feliĉo>') in entry. Owner must fix manually. Raw contents below.]

Interesa artiklo en la germana trovigxas cxi tie:La feliĉo troviĝas maltranse de la morto
de Prof. Dr. Vallabhbhai J. Patel


http://www.bfg-bayern.de/ethik/Grund-Hauptschule/patel_zu_ethik_und_glueck.htm
Rimarkoj:
La greka filozofo Aristotelo ((384-323) deklaris jam, ke la feliĉo dependas da la bonaj homaj agadoj. Tio estas do nenio nova.
Miaopinie la pensoj de Prof. Patel estas tamen konsiderindaj por kvar kialoj.
1. Li atentigas per multaj ekzemploj la amplekson kaj gravecon de la feliĉo-problemo. Ke la homoj ne konscias, ke en ĉiu momento ili faras decidon,serĉante agrablan senton kaj evitante ian malagrablan:
2. La strebo al la feliĉo – en ĉiuj vivaĵoj – estas do la pŭsforto de la evoluo.
3. La aŭtoro kritikas Kant-on por ne ekspliki, en kio konsistas la devo, kiel oni povas scii kiel oni devas agi? Ĉu la Kant-a “devo” ne havas celon? Ĉu la efiko de ĝia plenumado ne estas ankaŭ feliĉo ĉe nuna aŭ posta individuo aŭ socio?
4. Rimarkinda estas krome la mencio de la ekesto de la moralo en la evoluo jam ĉe la prahomo.
Sen mencii tion, li tuŝas la t.n. reciprokan altruismon. “Altruismo kiel bone komprenita egoismo”

Kritiko:
La bazo de ĉiuj, kiuj proklamas feliĉon estas la utilitarismo de John Stuart Mill, kaj Hutchinson: “La plej granda feliĉo por la plejmulto”
Bedaŭrinde
1. la aŭtoro Prof. Patel transsaltas tro rapide la problemon de la ne homokaŭzitaj malbonoj en la mondo – naturkatastrofoj, tertremoj, inundoj, vulkanerupcioj, teruraj malsanoj, epidemioj ktp. t.e la problemo “Theodizee” (la kristana apologio pri la malbonoj en la mondo)
2. la sufero en la tuta evoluo inter cxiuj estajoj laŭ la principo manĝi kaj esti manĝata.
3. Ne kompreneblas lia eldiro, kial la solvo por la demando pri la vivsenco konsistu en fari la ĝustan demandon al problemoj.

Tre interesa estas la libro “Glück, was ist das” – de Wolf Schneider – ISBN 3 499 173921 (rororo 1981)
Interalie li skribas en sia resumo: „Ne nur feliĉo kaj virto identas, sed ankaŭ la feliĉo de la individuo kaj la ŝtato – diras Aristotelo (Politika VII,2). Rousseau malkovris la tutvolon, la „volonté générale“: la ĝeneralan volon de komunumo, kiu unuflanke estas pli ol la sumo de la individua volo, kaj aliflanke mirakle akordas kun la volo kaj la interesoj de ĉiuj diotimaj ŝtatanoj. La ĝenerala volo ĉiam pravas kaj ĉiam strebas al la ĝenerala bonfarto. Tiu estis fikcio, kiun avide adoptis Kant, Hegel kaj la fruaj socialistoj, kaj kiu ebenigis la vojon al la marksismo: Ĉar pro tio ke neniu povas diri, kiel ekestas la ĝenerala volo, kiel ĝi manifestiĝas kaj kiu rajtas interpreti ĝin, ĉiu filozofo kaj profeto povas pretendi esti ties legitima interpreto kaj plenumanto kaj puni la malamikojn de la volonté générale. Tiukaze eĉ la plimulto povas esti kulpigita falsigi la „volonté général“-on – ĝi estas ja ĉiukaze por la Marksismo-Leninismo „ne aritmetika sed politika“ nocio, kiu ne esprimas sin en nombroj sed pere de revolucia aktiveco.“ – „Ni estas do antaŭ la alternativo: Aŭ la komunumo estas ĉio, la individuo nenio (Rousseau, Marx) – aŭ la individuo estas ĉio kaj la komunumo nenio (Epikuro, Max Stirner). ...sed inter alternativoj estas ĉiam mezavojo, skribis Henry Fielding: Ĝi trovigas en Anglio: Hutcheson: <La plej granda feliĉo por la plej granda nombro>“

Esperantigis Claus Winterhoff

(Reply to this)(Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…